La ansera fikaĵo
Paciento en Zimbabvo: Doktoro, miaj oreloj defalas
Doktoro en Zimbabvo: Tio okazas pro iu malsano. Kaj kion vi faris?
Paciento: Mi fikis anserojn
Doktoro: Do ĝi estas ansera fikaĵo!
Paciento: Dankon, doktoro! (kaj mortas)
Doktoro (skribas en la dosiero): La paciento mortis pro la ansera fikaĵo.
La informservo de la medicina ministerio de Zimbabvo: Dum la pasinta semajno en Zimbabvo du mil kvincent homoj mortis pro malsato, kvin mil kvarcent pro ĥolero kaj unu homo mortis pro la ansera fikaĵo
Ĵurnalisto (skribas): La ansera fikaĵo iĝis unu el la tri plej gravaj kaŭzoj de mortoj en Zimbabvo.
Novaĵagentejo: En Zimbabvo oftas malsaniĝoj je la ansera fikaĵo.
Televido: La antaŭe nekonata malsano "ansera fikaĵo" ekstermas la zimbabvan popolon. La medicina ministerio de Zimbabvo petas la popolon ne paniki.
Renoma sciencisto: La ansera fikaĵo estas nekonata malsano kaj tio estas ĝia ĉefa danĝero.
Flugokompanio: Ni ĉesas flugi en Zimbabvon ĝis venko super la epidemio de la ansera fikaĵo.
La alia renoma sciencisto: La potenculoj kaŝas la veron! La ansera fikaĵo jam estas en Eŭropo! En Amsterdamo promenis ternanta nigrulo kun ansero sub la brako!
La amaskomunikiloj (publikigas la fotojn de anseroj): La gakanta morto estas proksime!
Politikisto: Por haltigi la epidemion de la ansera fikaĵo ni devas ekstermi ĉiujn anserojn.
Polico: Bone! La ordono estos plenumita!
La posedantoj de la anseraj farmoj: Ĉu vi freneziĝis? (kaj batalas kontraŭ la policanoj)
La amaskomunikiloj: La komploto de la posedantoj de la anseraj farmoj endanĝerigas la nacian sekurecon!