Panda. La lasta flugo de Karlson

    

La lasta flugo de Karlson

aŭtoro : Panda, rusa originalo

    Etulo sidis ĉe la fenestro. Lia humoro hodiaŭ estis tute aĉa. Kiu kreteno elpensis tiujn stultajn naskiĝtagojn? Baldaŭ venos gastoj kaj li devos ĝoji, sed li tute ne volas ĝoji... Etulo malame piedbatis la pluŝan hundon, kiun ĉi-matene liaj frato kaj fratino donacis al li.

    — Kion do mi faru pri ĝi laŭ ilia opinio? — li pensis ofendite. — Ĉu mi kunprenu ĝin en la liton? Ĉu karesu ĝin? Ĉu laŭ ili mi ludu kun pluŝaj hundoj kiel infano?

    Li ankoraŭfoje piedbatis la ludilon kaj komencis legi novan libron, kiun li trovis en la formetejo antaŭ nelonge. Subite li ekaŭdis ian zuman sonon. Etulo distris sin de la libro kaj streĉis la aŭdon.

    — Ĉu la paĉjo razas sin? Li ja matene faris tion jam, — Etulo miris kaj tuj komprenis, ke la sono venas ne de la paĉja elektrorazilo, sed el la malfermita fenestro.

    Etulo kure venis al la fenestro kaj rigardis eksteren. Komence li nenion rimarkis, sed poste la zumado iĝis pli laŭta, kaj iu dika hometo kun helico malantaŭ la dorso flugis preter la fenestro kriante "E-he-hej" kaj afable svingante la manon al Etulo. Etulo miris.

    — Hej vi, sur la fenestrobreto! — la dikulo kriis, flugante preter la fenestro la duan fojon kaj ree svingante la manon. — Akceptu la surteriĝon!

    — Jes, jes, certe, mi akceptas la surteriĝon, — Etulo laŭte kriis. — La vento estas flanka, kvin metrojn sekunde, la aerpremo estas sepcent tridek tri, komenco de la glisvojo...

    Etulo pense taksis la surteriĝon kaj rezultigis, ke la kontraŭa domo ne permesos ĝuste fini la flugon. Li denove rigardis eksteren kaj kriis:

    — Hej! Kiel vi surteriĝos: ĉu aeroplane aŭ helikoptere?

    — Mi surteriĝos karlsone! — la dikulo kriis responde, enflugante tra la fenestro. Li kelkfoje ĉirkaŭflugis la ĉambron, surteriĝis sur la sofon, ekstaris, klinis sin, skrapinte la plankon per la piedoj.

    — Karlson, — li prezentis sin. — La plej bona en la mondo, certe. Kaj kiel vi nomiĝas?

    — Etulo, — Etulo respondis.

    — Do, ni konatiĝis, — Karlson diris kaj medite ĉirkaŭrigardis la ĉambron. Li penseme staris kelkajn sekundojn kaj subite surdige kriegis: "Vekiĝu!"

    Etulo timiĝis.

    — Kio okazis? — li demandis timeme.

    — Al mi ŝajnis, ke vi ekdormis, — Karlson diris.

    — Tute ne, — Etulo respondis.

    — Kial do vi ne kuras freneze al la kuirejo por regali la karan gaston? — Karlson demandis indigne. — Mi povas diri, ke mi preskaŭ mortis pro la malsato...

    Karlson konsumiĝinte falis en la fotelon, fermis la okulojn kaj ŝajnigis mortanton.

    — Oj! — Etulo konfuzite saltis. — Tuj! Ni havas nur knelojn. Ĉu kneloj savos vin?

    — Kneloj? — Karlson malfermetis unu okulon. — Bone, estu almenaŭ viaj kneloj.

    Etulo portis el la kuirejo teleron da kneloj. Karlson saltis en la fotelo, kaptis tuj du knelojn kaj ŝovis ilin en la buŝon.

    — Bonvolu diri, — Etulo sinĝene demandis, — kiel vi flugas?

    — Ĉu vi ne vidas? — Karlson balbutis kun la plena buŝo. — Mi havas helicon sur la dorso.

    — Interesege! — Etulo miris. — Sed pardonon! Vi ja flugis kun la pozitiva tangaĝo.

    — Kun kio? — Karlson malfermis la buŝon pro la surprizo kaj apenaŭ misglutis la knelon.

    — Nu... Vi ja flugis kun la kapo supren iom kliniĝinte antaŭen. Tial la helico devis tiri vin supren kaj malantaŭen. Kial do vi flugis antaŭen kaj ne malen?

    Karlson, ne aŭskultante Etulon, kun intereso pririgardis la bretojn de la ŝranko. Subite, unu rafinita aparato, staranta sur la plej supra breto, ekinteresis lin.

    — Mi flugos malantaŭen kiam mi finmanĝos la knelojn, — li diris distriĝe. — Estas maldece tuj ĉesigi la viziton. La mastroj povas pensi, ke mi venis nur por manĝegi.

    — Kaj tamen min ege interesas via helico... Oj! — Etulo ĵetis sin al Karlson, sed malfruiĝis. Karlson prenis la rafinitan aparaton kaj faligis ĝin. La rompaĵoj disŝutiĝis en la tuta ĉambro.

    — Vi... vi frakasis mian maŝinon! — Etulo ekploris. — Mi mem faris ĝin kaj vi...

    Karlson sinĝene skrapadis la plankon per la piedoj.

    — Ne afliktiĝu, Etulo, — li diris. — La okazo ja estas banala. Hejme mi havas mil tiajn maŝinojn! Mi donacos al vi unu novan, kaj eĉ du.

    — Ĉu mil? — Etulo miregis. — Kaj ĉu ĉiuj funkcias?

    — Ĉiuj, — Karlson certigis lin. — De mateno ĝis vespero la tuta milo estas funkcianta, zumanta, siblanta — belege!

    — Terure! — Etulo kompate rigardis al Karlson. — Ĉu via intestaro estas tiom malsana?

    — Intestaro? — Karlson ne komprenis.

    — Jes. Tiu maŝino ja estas aerfreŝigilo. Ĝi absorbas hidrogenan sulfidon kaj aliajn gasojn... nu, tiujn, kiuj aperas pro... — kaj Etulo, ruĝiĝinte, flustris ion al la orelo de Karlson.

    — Ĉu? — Karlson komprenis. — Verdire, mi intencis forĵeti ilin ĉiujn. Mi tute ne bezonas ilin. Sed forĵetonte, mi donacos al vi paron aŭ eĉ tri.

    — En ordo! — Etulo ridetis kaj liaj okuloj momente sekiĝis. — Ĉu mi rajtas rigardi vian helicon?

    — Certe. — Karlson turnis sian helicon al li.

    — Belege! Ĝuste tion mi suspektis, — Etulo diris, rigardinte la helicon.

    — Ĉu la helico estas bona? — Karlson demandis kontente.

    — Mi ĝuste suspektis, ke tio ne estas helico, — Etulo respondis. — Helico ne povus tiel funkcii, ĉar via dorso ŝirmus la grandan parton de la aera flukso, kaj la tuta energio estus malŝparata por turbulado.

    — Hej, kion vi? — Karlson paŭtis. — Ĝi estas la plej bona helico en la mondo!

    — Ne koleru! Certe, ĝi estas mirinda helico! — Etulo diris rapide. — Sed ĝi ne estas vera helico. Ĝi havas tre interesan mekanismon, turnantan la padelojn. La vektoro de la rezulta forto kuŝas en la rivolua ebeno, kaj la punkto de apliko de tiu forto troviĝas maldekstre de via centro. Do la levoforto estas direktita de la piedoj al la kapo, laŭlonge de la dorso kaj ne perpendikulare, kion mi pensis komence. Kaj la punkto de apliko de la levoforto situas maldekstre, ĉar ĝi rezultas nur de tiuj padeloj, kiuj ĉi-momente moviĝas malsupren...

    — Kial vi sakras? - Karlson ofendiĝis. — Spertulo, — li aldonis malkonfide.

    Li ekstaris kaj ŝajnigis sian foriron.

    — Pardonu min, — Etulo timiĝis. — Bonvolu ne foriri.

    — Nu bone, mi ne foriros, — Karlson denove falis en la fotelon. — Kaj kion ni faru? Mi proponas ludi!

    — Bone! — Etulo ĝojis. — Kaj kion?

    — Ekzemple fabeladon. Vi rakontos al mi fabelon kaj mi aŭskultos ĝin, — kaj Karlson prepariĝis aŭskulti.

    — Fabeladon? Sed mi ne memoras fabelojn!

    — Ĉu? Ĉu vi tute ne memoras? Nu almenaŭ pri la ruĝkufulino?

    Etulo kapneis.

    — Kaj pri la kato en botoj? Kaj pri la flutisto Hamilton?

    — Jes, certe! — Etulo frapis sian frunton. — Mi provis pense modeli vian flugadon helpe de la mekaniko de Lagrange. Sed ŝajnas, ke la Hamiltona mekaniko ĉi tie estas pli trafa. Gravas ĝuste skribi hamiltonianon, kaj poste...

    — Ŝajne vi intencis rakonti al mi fabelon! — Karlson ree paŭtis.

    — Nu jen, vi ankoraŭfoje ofendiĝis! — Etulo diris triste. — Al mi ŝajnas, ke tia helico, kiel la via, nepre kaŭzos aldonan turnan momanton. Vi ja ne havas malantaŭan helicon, kiel helikopteroj. Kaj vi estos direktata flanken de la celo. Mi neniel povas kompreni, kiel vi kompensas tiun momanton. Ĝi devas turni vin kaj post iom da tempo vi nepre komencos ŝraŭbfali.

    Etulo kaptis la mornan rigardon de Karlson kaj ĉesis.

    — Ne estas interese kun vi, — Karlson diris malgaje. — Bone, mi vizitetis vin, estas la tempo por foriri. Ciao!

    Kun tiuj vortoj Karlson venis al la fenestrobreto, ŝaltis la helicon kaj saltis eksteren.

    — E-he-hej, Etulo! Adiaŭ! — li kriis, svingante la manon al Etulo.

    — Atendu! Mi komprenis! Mi ĉion komprenis! — Etulo kriis, ĵetante sin al la fenestro. Karlson lerte turniĝis kaj revenis al la fenestro.

    — Nu, kion vi komprenis? — Karlson demandis, falinte sur la sofon. — Ĉu ke la gastoj estu amuzataj kaj la mastroj ne diru stultaĵojn?

    — Mi komprenis, kiel vi kompensas tiun momanton! — Etulo kriis. — Flugante vi ĉiam svingas la manon. La aerfluo puŝas tiun elstarantan manon kaj kompensas la turniĝon. Por flugi vi nepre devas svingi la manon.

    Karlson ege koleriĝis.

    — Vi ree gurdas la samon! — li diris morne. — Mi devas nenion por iu ajn! Mi svingas la manon kaj krias "E-he-hej", ĉar mi estas gaja kaj afabla viro en la apogeo de la vivaj fortoj. Sed al tiaj teduloj, kia vi estas, mi eĉ ne svingos la manon.

    — Se mia hipotezo estas vera... — Etulo komencis, sed Karlson jam elflugis tra la fenestro.

    Etulo vidis, ke Karlson, pliigante la rapidon, reflekse tiris la dekstran manon, sed bridis sin. Li tuj estis direktita flanken. Li klopodis rektigi la flugon kaj denove preskaŭ svingis la dekstran manon, sed tuj kaptis ĝin per la maldekstra kaj premis al la korpo. Karlson estis misdirektita pli multe kaj subite li estis turnita flanken al la direkto de la flugo. Li kapitulacis kaj malespere eksvingadis la manon, sed malfruiĝis. La aera torento renversis lin kaj, baraktante en la aero, Karlson impetis malsupren.

    — Merdu-u-u-u-ulo!!! — la lasta krio de Karlson atingis Etulon kaj li vidis Karlsonon kolizii kontraŭ la betona fosto kun granda rapido, ruliĝi sur la tero kaj senmove sveni, etendinte la manojn kaj la piedojn. Ĉirkaŭ lia kapo aperis granda sanga makulo.

    Etulo suspiris kaj revenis al la libro. Sed ankaŭ nun oni malhelpis al li legi.

    — Etulo! — li aŭdis la paĉjan voĉon. Etulo turnis sin al la paĉjo.

    — Etulo, ĉu estis vi, kiu prenis la libron pri hidrodinamiko de Landau kaj Lifŝic? — la paĉjo kviete demandis, enirante la ĉambron. — Ĝi staris sur la breto kaj ŝirmis la makulon sur la tapeto, kaj nun ĝi forestas.

    — Jes, mi. Mi metis ĝin sur la tablon, — Etulo flustris. — Mi ne sukcesis remeti ĝin sur la ĝustan lokon.

    — Ho Etulo, Etulo, — la paĉjo tenere karesis la kapon de Etulo. — Por kio do vi prenas tiajn librojn? Vi ja tutegale ankoraŭ ne kapablas kompreni ilin. Kaj bildoj en ĝi preskaŭ tute forestas.

    — Jes, mi nenion komprenis, — Etulo mensogis.

    — Certe vi ne komprenis. Por kompreni ĝin oni ja devas multe lerni, dekomence en lernejo, poste en universitato, kaj vi dume nur komencis lerni en la unua klaso. Vi prefere rigardu, kiu venis al vi, — la paĉjo diris, enlasante en la ĉambron Kristeron kaj Gunilan, la amikojn de Etulo.

    — Krister! Gunila! — Etulo ĝoje eksklamaciis. — Mi ege ĝojas vidi vin!

    La paĉjo tenere rigardis al Etulo kaj kviete foriris.

    — Etulo! — Krister diris, donante al Etulo ian volvaĵon. — Ni gratulas vin okaze de via naskiĝtago kaj volas donaci al vi tiun nebulkameron.

    — Ĉu nebulkameron? — La okuloj de Etulo ekbrilis. — Tio estas superba! Mi delonge revis pri ĝi! Kaj kia estas ĝia koeficiento de vapora satureco?

    Etulo sincere ĝojis, sed tutegale Krister kaptis la tristajn nuancojn de lia voĉo.

    — Kio okazis, Etulo? — li demandis. — Ĉu vi malkontentas pri io?

    Etulo morne suspiris kaj sopire fermis la libron "La sekretoj de vivisekcio", restiginte ĉe iu paĝo paperon.

    — Mi ne ricevis hundon donace.

Enhoteligita de Amikeco.ru.